Cerado (hispane kaj portugale : Cerrado) estas vasta tropika savana regiono. Ĝi estas ankaŭ tersupraĵa ekoregiono el la orient-sudamerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj de la brazilaj subŝtatoj Gojaso kaj Minas-Ĝerajso kaj de limaj areoj de Bolivio kaj Paragvajo. Pro sia granda biodiverseco ĝi estas ankaŭ konsiderata kiel tutmondaj 200-regionon nomatan "ceradaj duonarbaroj kaj savanoj" kaj laŭ Naturprotekto Internacie kiel biodiverseco-riĉaĵejon.