Charles PERRAULT [ŝarl pero'] (naskiĝis la 12-an de januaro 1628 en Parizo, mortis la 16-an de majo 1703 samloke) estis franca verkisto. Lia frato estis arkitekto.
El lia verkaro plej famas la fabelkolekto Contes de ma mère l'Oye (t.e. Rakontoj de panjo Anserino), kiun li eldonis en la jaro 1697 sub la nomo de sia 19-jara filo Pierre Perrault d'Armancour. Kelkaj fabeloj poste eniris la kolekton de la Fratoj Grimm.