Dana Esperanto-Asocio | |
---|---|
Esperantoforeningen for Danmark | |
Lando | Danio |
Tipo | landa Esperanto-asocio |
Fondiĝo | januaro 1908 |
Fondiĝloko | Kopenhago |
Interretejo | esperanto |
Dana Esperanto-Asocio | ||
---|---|---|
landa asocio de UEA organizaĵo | ||
Komenco | 1908 vd | |
Lando(j) | Danio vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | volontula asocio | |
La Dana Esperanto-Asocio (DEA) estas la nacia Esperanto-organizo de Danio, komence nomita Centra Dana Esperantista Ligo (CDEL).
DEA estas idealisma organizo, en kiu ĉiu laboro okazas senpage. La Asocio estas vivtenata de la membraj kotizoj. Ĉiuj ajn kiuj volas, rajtas membriĝi. En 2006 la asocio havis 205 membrojn. La asocio ankoraŭ ne havas oficejon. La nuna prezidanto estas Peter Wraae ekde 2016, post Ileana Schrøder, kiu estis prezidanto ekde 2003.[1]
DEA estas kontaktebla per sia kontaktpaĝo en TTT (vidu sub Eksteraj ligiloj sube) aŭ per retpoŝto al <dea(ĉe)esperanto.dk>.