Danbury estas la sepa plej granda urbo en Konektikuto en Usono, kun proksimume 87 642 loĝantoj en 2020. La urbo situas proksimume 80km nordoriente de Novjorko.
Danbury estas nomita la "Ĉapelurbo" ĉar ĝi estis la centro de la usona ĉapelindustrio en la 19-a kaj fruaj 20-a jarcentoj. La mineralo Danburito estas nomita laŭ Danbury, dum la urbo mem estas nomita laŭ la urbo Danbury en Essex, Anglio[1].
Danbury estas hejmo de Danbury Hospital, Western Connecticut State University, Danbury Fair Mall kaj Danbury Municipal Airport. En novembro 2015, USA Today vicigis Danbury kiel la dua plej bona urbo por vivi en Usono. [2] En April 2021 la revuo WalletHub vicigis Danbury kiel la deka plej diversa urbo en Usono, la plej diversa urbo en Nov-Anglio, kaj la tria plej diversa urbo en metropolitena Novjorko (post Jersey City kaj New York ). La rangotabelo rilatas al sociekonomia, kultura, ekonomia kaj religia diverseco. [3]