Ne konfuzenda kun la magreba varianto de la araba (darija aŭ foje nomata magriba lingvo[1][2])
Daria lingvo | |
فارسی دری | |
natura lingvo • dialekto de la persa lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
persa lingvo | |
Parolata en | Afganio |
Parolantoj | 9 600 000 |
Skribo | araba-persa alfabeto, araba skribo, Q4363761, araba alfabeto |
Lingvistika klasifiko | |
| |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | Afganio |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | |
Bibliografia | per |
Terminologia | fas |
ISO 639-3 | prs |
Glottolog | dari1249 |
Angla nomo | Dari |
Franca nomo | dari |
La daria lingvo (perse دری Darī, elparolita [dæˈɾi] ) aŭ Fārsī-ye Darī (perse فارسی دری, [fɒːɾsije dæˈɾi] ) ankaŭ konata kiel la orienta persa, estas historia nomo por la persa, kortega lingvo de la Sasanidoj[3]. En nuntempa uzokutimo « daria » temas pri la dialektoj de la persa lingvo kiuj estas parolataj en Afganio kaj nomitaj la « afgana persa » en iuj okcidentaj fontoj[4][5]. Ĝi estas la esprimo oficiale rekonita kaj antaŭenigita en 1964 fare de la afgana registaro por la persa lingvo.[6] Kiel difinite en la Konstitucio de Afganio, la daria estas unu el du oficialaj kaj naciaj lingvoj de Afganio, la alia estas la paŝtuna.[7] La daria estas la plej parolata lingvo en Afganio kaj la gepatra lingvo de ĉirkaŭ 50%[8][9][10][11] de la loĝantaro, funkciante kiel la lingvafrankao en Afganio[9] kune kun la paŝtuna. Iranaj kaj afganaj dialektoj de la persa estas reciproke interkompreneblaj je alta grado, kun la ĉefaj diferencoj en la vortprovizo kaj la prononco.