Dario FO [darjo fo] (naskiĝis la 24-an de marto 1926 en Sangiano, mortis la 13-an de oktobro 2016 en Milano) estis itala dramisto, aktoro, reĝisoro, teatrestro kaj gajninto de la Nobel-premio pri literaturo en 1997.
Jam kiel infano li vigle interesiĝis pri vagantaj aktoroj.
Post ne-finita studo de pentrado kaj arkitekturo, li aliĝis al teatra grupo kaj komencis verki teatraĵojn, ekde 1958 ankaŭ kune kun sia edzino Franca Rame (naskiĝis la 18-an de julio 1928 , kiu mortis la 29-an de majo 2013 .
Li estis fama pro siaj satiraj, politikaj kaj sociaj teatraj tekstoj kaj pro sia politika engaĝiĝo, kune kun sia edzino, por la maldekstro.
Dario Fo akceptis esti parto de la Honora Komitato okaze de la Universala Kongreso de Esperanto en 2006 (Florenco).