Debitoro aŭ ŝuldanto estas natura aŭ jura persono, kiun trafas ŝuldo laŭ kontrakta aŭ leĝa devo. La ŝuldo povas estis mono aŭ alia devo (plenumo de io). La ŝuldanto devas plenumi difinitan monpagon, devon al la kreditoro.
Se temas pri kredito okaze de la ŝuldo, la ŝuldanto pagas ĝenerale difinitan interezon por la kredito. Ŝuldanto povas plenumi la laŭkontraktan devon ekz., ankaŭ per transdono de nemoveblaĵoj, moveblaĵoj.
En ĝenerala uzo, la esprimo ŝuldanto estas kutime aluda je monŝuldantoj. Tamen, juro, jurisprudenco kaj literaturo ĝenerale komprenas tion, ke iu estas devigata provizi servon, kiu pliigas havaĵojn de la kreditoro. Ĉi tiu pliigo de la havaĵo de la kreditoro povas ekesti per mona pago, sed ankaŭ per transdono de posedaĵoj aŭ rajtoj (jura bazo: aĉetkontrakto, donaco), per transdono de uzrajto de iu objekto (prunto, luo), per provizo de servoj (servo-kontrakto, laborkontrakto) aŭ donante prunton. En reciprokaj kontraktoj (kiel aĉeto, luo aŭ laborkontraktoj), ambaŭ kontraktaj partoj estas samtempe kreditoroj kaj ŝuldantoj. Aĉetante, la vendisto ŝuldas al la aĉetanto la transdonon de proprieto de la aĵo vendita, dume la aĉetanto respondecas pri la devo provizi la aĉetprezon. Pro tio la aĉetprezaj ŝuldoj estas ĝenerale rigarditaj, kiel devo de la ŝuldanto, dume la transdono de la proprieto(rajto) kaj la transdono de la aĉetita objekto ankaŭ reprezentas devon por la kredit-vendisto.