![]() |
Tiu ĉi artikolo temas pri urbeto en Grekio. Pri programlingvo Delphi vidu la artikolon Embarcadero Delphi. |
Delfo | |||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() ![]() | |||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||
Supermara alteco | 570 m [+] | ||||||||||||||||||||||||
Koordinatoj | 38° 28′ 56″ N, 22° 30′ 6″ O (mapo)38.48222222222222.501666666667Koordinatoj: 38° 28′ 56″ N, 22° 30′ 6″ O (mapo) | ||||||||||||||||||||||||
Akvokolektejo | 315 km² (31 500 ha) [+] | ||||||||||||||||||||||||
Areo | 315 km² (31 500 ha) [+] | ||||||||||||||||||||||||
Horzono | UTC+02:00, UTC+03:00 [+] | ||||||||||||||||||||||||
Poŝtkodo | 330 54 [+] | ||||||||||||||||||||||||
![]() |
|||||||||||||||||||||||||
Delfo | |||||||||||||||||||||||||
![]() |
|||||||||||||||||||||||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||
Delfo (en verkoj de L. L. Zamenhof ankaŭ Delfoj; antikve-greke Δελφοί Delphoí) estas granda antikva greka sanktejo dediĉita al la dio Apolono. Ĝi situas ĉe la sud-okcidenta flanko de la monto Parnaso je 700 m. sur la marnivelo kaj je 9,5 km de la golfo de Korinto. La antikva Delfo estis fama pro orakola templo, kien la grekoj iris por demandi al Apolono pri maltrankviligiaj aferoj, kaj konsideriĝis la plej sankta loko de la greka religio. Moderna samnoma urbeto estas proksima al la antikva ruinoj.
El la monto elfluis pluraj fontoj. Unu el la plej konataj jam de antikve estis la akvofonto de Kastalio, ĉirkaŭita de laŭra arbareto dediĉita al Apolono. La legendo kaj la mitologio rakontas ke ĉe la monto Parnaso, proksime al tiu fonto, renkontiĝis pluraj dioj, muzoj kaj najadoj. Dum tiuj renkontiĝoj Apolono ludis la liron kaj la dioj kantis.
La orakolejo de Delfo grave influis al la koloniado ĉe la suda marbordo de Italio kaj Sicilio. Ĝi iĝis la religia centro de la helena kulturo.
Mitologia serpentino nomata Delfino (Δελφύνη Delphȳ́nē) gardis la orakolejon antaŭ la alveno de Apolono. Laŭ la mitologio, Apolono mortigis la serpentinon por akiri ŝian saĝon kaj la orakolejon. Ekde la 4-a jarcento a.K., la drako nomiĝis Pitono anstataŭ Delfino kaj estis kredata virdrako. La legendo rakontas ke Apolono savis la cindrojn de la besto en sarkofago, kaj subterigis ĝin sub la templo, pli precize sub ŝtono nomita omphalós, kio greke signifas "umbiliko" de la mondo.