Post la organiziĝo de la Esperanto-movado en GDR, sub la tegmento de Kulturligo, la nova organizaĵo (Centra Laborrondo de Esperanto-Amikoj) tuj havis sian oficialan organon. „der esperantist“ aperis dulingve. Dum la jaroj la kvanto de germanaj tekstoj malpliiĝis.
Ĝin redaktis redakcia komitato. La respondecaj redaktoroj estis Eugen Menger (n-ro 1/1965 - 42/1970) kaj Detlev Blanke(43/1970 - 164/1990). Kune kun germanlingva speciala eldono okaze de la centjariĝo de Esperanto 1987, entute aperis 165 numeroj (malpli da kajeroj pro duoblaj kajeroj) kun sume 3.728 paĝoj A5. La bibliografion pri la ĉefa enhavo de la kajeroj oni trovas en der esperantist 163 (1990).
La eldonkvanto estis 4.000 - 5.000 ekzempleroj. La duono estis abonita resp. uzita en GDR, la resto estis amase sendita al tiuj landoj, kie mankis esperantaĵoj, aparte al Soveta Unio, aŭ kie estis intereso pri la revueto.[1] Ĝi ankaŭ estis interŝanĝita en ioma kvanto kontraŭ aliaj eldonaĵoj.
La revueto estis tipografie modesta kaj aperis ofte kun malfruoj. Por la historiografio de GDREA ĝi nun estas grava dokumentujo, kiu estas uzebla pro la ekzisto de kelkaj registroj kaj indeksoj, kolektitaj en du kajeroj:
Krome troviĝas eseo pri der esperantist en: