Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Diogeno de Apollonia

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Greka naturalisto. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Diogeno.
Diogeno de Apollonia
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 460 a.K.
en Apollonia Pontica
Morto
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Apollonia Pontica (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filozofo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Filozofio Redakti la valoron en Wikidata vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Diogeno de Apollonia (naskiĝis ĉirkaŭ 460 aK) estis greka naturalisto filozofo, devenis de Apollonia en Kreto.

Kvankam li estis Dora, li skribis en la Iona dialekto, kiel ĉiuj fiziologoj (la filozofoj kiuj okupiĝis pri la fiziko). Sendube li loĝis dum kelka tempo en Ateno, kie li fariĝis nepopulara (probable pro la ateismaj opinioj atribuitaj al li), ĝis lia vivo estis en danĝero.

La vidpunktoj de Diogeno estas atribuitaj en la "Nuboj" de Aristofano al Sokrato. Kiel Anaksimeno de Mileto, Diogeno kredis, ke la aero estas la fonto de la tuta universo, kaj ĉiuj aliaj elementoj estis aero laŭ diversaj manieroj. Lia ĉefa antaŭeniro al la filozofio de Anaksimeno estas, ke li deklaris, ke aero ankaŭ havas inteligenton - "la aero, kiu moviĝas en ĝi, eĉ instruis ĝin. Aero kiel la fonto de ĉio estas nepre senmorta elemento, sed kiel spirito ĝi ankaŭ devas esti konscia."

Fakte li estis parto de la malnova ionia fakscio, kies doktrinojn li ŝanĝis helpe de la teorioj de sia samtempulo Anaksagoro, kvankam kontraŭa al lia dualismo. Lia plej grava verko estas La De Natura, el kiu nur postvivis restoj. Eblas, ke li ankaŭ verkis "Kontraŭ la Sofistoj" kaj "Pri Homa Naturo", el kiuj restas konata restaĵo pri la vejnoj.


Previous Page Next Page