Dipteroj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Subordoj
| ||||||||||||||
Nematoceroj (Nematocera, "kuloj", inkluzive Eudiptera) | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Dipteroj estas ordo de insektoj kun pupa stadio, kiuj portas nur du flugilojn[1]. La termino originas de la greka lingvo δι- di-, "du", kaj πτερόν pteron, "flugilo". Ekzistas preskaŭ 200 familioj kun pli ol 120.000 specioj de dipteroj. La familiojn el la subordo Nematocera en nefaka lingvouzo oni kutime grupigas sub la komuna nomo kuloj, la familiojn el la subordo Brachycera en nefaka lingvouzo sub la komuna nomo muŝoj.