Blazono | Mapo |
---|---|
![]() |
|
bazaj informoj | |
federacia lando: | Nordrejn-Vestfalio |
distriktaro: | Kolonjo |
administra sidejo: | Aachen |
areo: | 546 km² |
loĝantoj: | 310 093 (fine de decembro 2006) |
aŭtokodo: | AC (Aachen) |
La distrikto Aachen situas en la pleja okcidento de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Aachen, kvankam la urbo Aachen mem ne apartenas al la distrikta teritorio. Kialo por tio estas, ke la distrikta administrejo situas en Burtscheid, kiu origine post la Dua Mondmilito estis komunumo en la distrikto kaj nur dum 1972 iĝis urboparto de Aachen.
Ekde la 21-a de oktobro 2009 estas unuigitaj la antaŭa eksterdistrikta urbo Aachen kaj la distrikto Aachen, kaj la komuna teritorio ricevis la nomon Städteregion Aachen (urba regiono Akeno).
Najbaras la distriktoj Heinsberg norde, Düren kaj Euskirchen oriente, krome limas Belgio sude kaj okcidente, la eksterdistrikta urbo Aachen kaj Nederlando okcidente.