Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Distrikto Breisgau-Hochschwarzwald

Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Baden-Virtembergo
distriktaro: Freiburg
regiona ligo: Suda Supra Rejno
administra sidejo: Freiburg
areo: 1 378 km²
Loĝantoj: 269 948 (fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 181 po km²
Aŭtokodo: FR (Freiburg)
Oficiala kodo: 08315

La distrikto Breisgau-Hochschwarzwald - Breisgau [prononco "Brajsgaŭ"] estas la regiono de la rejna valo kaj apudaj valoj rekte ĉirkaŭ la urbo Freiburg, Hochschwarzwald [prononco "Ho:ĥŝvarcvalt"] la kerna parto de la mezalta montaro Nigra Arbaro - situas en la sudokcidento de la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Freiburg. La distrikto estas parto de la distriktaro Freiburg kaj de la regiona ligo Suda Supra Rejno.

La distrikto havas areon de 1 378 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 269 948 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Emmendingen norde, Schwarzwald-Baar oriente, Waldshut sudoriente kaj Lörrach nordoriente. La rivero Rejno konsistigas la naturan limon al la regiono Alzaco de la najbara ŝtato Francio. Okcidente de la distrikto Breisgau-Hochschwarzwald situas la franca departemento Haut-Rhin. La eksterdistrikta urbo Freiburg komplete ĉirkaŭiĝas de la distrikto kaj estas la administra sidejo, sed mem ne apartenas al la distrikta teritorio. La distrikta administrejo havas du filiojn en Müllheim kaj Titisee-Neustadt.

Parto de la distrikta teritorio estas la monto Kaiserstuhl, kie estas konataj vitejoj laŭ kiuj nomiĝas la tie kultivita kaj produktita blanka vino. La distrikto per la rejna valo kaj la kerna parto de la Nigra Arbaro kunigas tre malsamajn pejzaĝojn. La rejna valo havas tre mildan kaj sunoriĉan klimaton, tie troviĝas statistike plej varma punkto de Baden-Virtembergo, unu el la plej varmaj regionoj de Germanio, dum la monto Feldberg meze de la Nigra Arbaro estas la statistike plej malvarma punkto de la federacia lando. Vintre la montara parto de la distrikto estas tre ŝatata por skikurado (moviĝi horizontale sur speco de skioj), kaj ankaŭ eblas tradicie skii (do subengliti montajn deklivojn per iom alia speco de skioj) - tamen por ŝatantoj de tradicia skiado konkurencas la relativa proksimeco de la Alpoj, kie la montoj pli altas kaj la skiado pli aventuras.


Previous Page Next Page