Blazono | Mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia Lando: | Rejnlando-Palatinato |
Administra urbo: | Kusel |
Areo: | 573 km² |
Loĝantoj: | 71462 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 125 |
Aŭtokodo: | KUS |
Municipokodo: | 07336 |
Komunumoj: | 98 |
Adreso de la distrikta administrejo: |
Trierer Str. 49-51 66869 Kusel |
rete: | www.landkreis-kusel.de |
retpoŝte: | [email protected] |
situo de la distrikto en Rejnlando-Palatinato | |
La distrikto Kusel [prononco "Kuzl] situas en la sudoriento de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Kusel.
Najbaras la distriktoj Birkenfeld, Bad Kreuznach, Donnersberg kaj Kaiserslautern plus la distriktoj Saarpfalz, Neunkirchen kaj Sankt Wendel en la najbara federacia lando Sarlando.
Granda parto de la distriktaj loĝantoj vivas en vilaĝoj de malpli ol 1000 loĝantoj ... la regiono do estas kompare tre malurbe strukturita.
Selberg estas la nomo de 546 m alta monto en la distrikto Kusel. Ĝi apartenas al la Nordpalatinata montolando. Ĝi estas la suda etendiĝoj de la Königsberg.