La distrikto Leipziger Land (germane: Landkreis) de 1994 ĝis la 31-a de julio 2008 estis administra unuo en la nordokcidento de la federacia lando Saksio de Germanio. La urbo Borna estis la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 752 km² fine de la jaro 2007 loĝis 145 600 homoj; do meznombre 195 sur unu kvadrata kilometro (en tuta Saksio la koncerna nombro tiutempe estis 238, en Germanio 231). La 1-an de aŭgusto 2008 ĝi kaj la najbara distrikto Muldental unuiĝis al nova distrikto Leipzig.
Najbaraj distriktoj de la historia distrikto Leipziger Land estis norde la distrikto Delitzsch, oriente kaj sudoriente la distriktoj Muldental kaj Mittweida. La eksterdistrikta urbo Lepsiko (Leipzig) estis komplete ĉirkaŭata de la distrikto Leipziger Land. Sude najbaris la turingia distrikto Altenburger Land, okcidente la saksi-anhaltaj distriktoj Burgenland, Weißenfels kaj Merseburg-Querfurt.