Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Distrikto Oldenburg

blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto Oldenburg en Germanio
Bazaj informoj
Federacia Lando: Malsupra Saksio
Administra urbo: Wildeshausen
Areo: 1.063 km²
Loĝantoj: 133913
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 118
Aŭtokodo: OL
Municipokodo: 03458
Komunumoj: 15
Situo ene de Malsupra Saksio
situo de la distrikto en Malsupra Saksio

La distrikto Oldenburg [OLdnburh] (germane Landkreis Oldenburg) situas en la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio. Ĝi troviĝas sude de la urbo Oldenburg, kiu donis sian nomon al la teritorio, sed ne apartenas al ĝi, kaj plue situas iom sudokcidente de la urbo Bremen. Administra centro estas la urbo Wildeshausen.

La distrikto havas areon de 1 063 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 133 913 loĝantojn. En 2005 ĝi estis fondomembro de la metropola regiono Bremeno-Oldenburgo.

Historie la teritorio apartenas al la regiono Oldenburgio, kaj estas malurbe strukturigita, kun kamparoj, arbaroj kaj vastaj marĉoj taŭgaj por abundaj biciklaj ekskursoj, kun prahistoriaj dolmenoj, historiaj trabfakaj bienoj kaj mezepokaj centroj de urbetoj.

De sudoriento al nordokcidento la distrikton trafluas la rivero Hunte.


Previous Page Next Page