Blazono | Mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia Lando: | Hesio |
Distriktaro: | distriktaro Darmstadt |
Administra urbo: | Bad Schwalbach |
Areo: | 811 km² |
Loĝantoj: | 189 614 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 226 |
Aŭtokodo: | RÜD (Rüdesheim, komento tekste) |
Municipokodo: | 06439 |
Komunumoj: | 17 |
Adreso de la distrikta administracio: |
Heimbacher Straße 7 65307 Bad Schwalbach |
rete: | www.rheingau-taunus.de |
retpoŝte: | [email protected] |
situo de la distrikto en Hesio | |
La distrikto Rheingau-Taunus situas en la distriktaro Darmstadt de la germana federacia lando Hesio, en la proksimeco de Wiesbaden. Ĝia ĉefa administra sidejo estas en la urbo Bad Schwalbach, dum la aŭtokodo "RÜD" memorigas pri la (pli konata) urbo Rüdesheim, kie troviĝas dua administra sidejo. La nomo indikas, ke la distrikton karakterizas la vinkultiva regiono Rheingau en la valo de la rivero Rejno, kaj la mezalta montaro Taunus. La distrikto havas areon de 811 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 189 614 loĝantojn. La teritorio apartenas al la ekonomia regiono Rejno-Majno.