blazono | mapo |
---|---|
Bazaj informoj | |
Federacia Lando: | Saksio-Anhalto |
Administra urbo: | Merseburg |
Areo: | 1433 km² |
Loĝantoj: | 183974 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 132 |
Aŭtokodo: | SK |
Komunumoj: | 75 |
Adreso de la distrikta administrejo: |
Domplatz 9 06217 Merseburg |
rete: | www.saalekreis.de Arkivigite je 2016-12-02 per la retarkivo Wayback Machine |
Mapo | |
La distrikto Saale (germane Saalekreis) situas en la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio. Ĝi ekestis dum julio 2007 sekve de fuzio de la antaŭaj distriktoj Merseburg-Querfurt kaj Saalkreis. La distrikto baptiĝis laŭ la rivero Saale, kiu ĝin trafluas, kaj komplete ĉirkaŭas la eksterdistriktan urbon Halle. La administra unuo havas areon de 1433 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 183 974 loĝantojn.