Distrikto Suceava | |
---|---|
distrikto | |
Ĉefurbo | Suceava |
Regiono | rumania Bukovino |
mallonge | SV |
Telefono | +40×30... |
Areo |
8 553 km² (2-a rango) |
Loĝantaro | 642 551 (stato de 2021, 7-a rango) |
Loĝdenso | 75/km² |
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3, depende de la kompanio | |
Suceava [suĉava] estas distrikto (rumane județ) en la nord-orienta Rumanio, en la provinco Bukovino. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma Suceava. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 642 551 loĝantoj sur areo de 8 553 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 75 loĝantoj/km².
Najbaroj: oriente: distrikto Botoșani; sud-oriente: distrikto Iași; sude: distriktoj Neamț kaj Harghita; sud-okcidente: distrikto Mureș; okcidente: distriktoj Bistrița-Năsăud kaj Maramureș; norde: Ukrainio.