Droitwich Spa - prononco laŭ sistemo IFA [dɹˈɔ͡ɪtwɪt͡ʃ spˈɑː] - estas urbo en Anglio, parto de Britio. La aldonaĵo Spa jam indikas, ke temas pri historia banloko. Ĝi jam havis termobanejojn en la Romia Imperio kaj tiam nomiĝis Salinae. La urbo apartenas al la administra regiono Okcidentaj Mezlandoj (angle West Midlands), en centra Anglio. Pli detale, ĝi situas en la tradicia graflando Worcestershire kaj la distrikto Wychavon. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 26 410 loĝantoj sur areo de 7,39 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 574 loĝantoj/km².