Ĉi tiu artikolo temas pri lingvo parolata en parto de centra Afriko. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon EDO. |
Edoa lingvo, nomita ankaŭ Bini (Benino), estas lingvo parolata en subŝtato Edo de Niĝerio. Ĝi estas la indiĝena lingvo de la Edoj kaj estis la ĉefa lingvo de la Benina Imperio kaj de ties antaŭaĵo, Igodomigodo.
Estas sep vokaloj, /i e ɛ a ɔ o u/, el kiuj ĉiuj povas esti longaj aŭ nazecaj, kaj tri tonoj.