Edward Wadie SAID, (arabe إدوارد وديع سعيد; naskiĝis la 1-an de novembro 1935, en Jerusalemo, mortis la 25-an de septembro 2003, en Novjorko) estis, krom fama literatura teoriisto kaj kritikisto, ankaŭ tre konata palestina aktivisto.
Said naskiĝis en Jerusalemo en anglikana medio, sed pasigis la infan-aĝon en Kairo, Egiptujo, escepte de pluraj longaj restadoj en Palestino. Li diverse diplomiĝis ĉe Victoria College en Kairo kaj ĉe la universitatoj de Princeton kaj Harvard. Dum multaj jaroj li instruis Anglan Lingvon kaj Komparan Literaturon ĉe la universitato de Columbia. Li instruis ankaŭ en la universitatoj Johns Hopkins, en Harvard, kaj Yale. Li parolis flue la anglan kaj la francan, same kiel la parolan kaj la norman arabajn.