Ekonomia kresko estas la relativa valor-altiĝo de la havaĵoj kaj servoj produktitaj de teritoria ekonomio dum specifa periodo. Oni mezuras ĝin plej ofte per Malneta Enlanda Produkto (MEP).
Oni povas diferencigi la nominalan kaj la realan ekonomian kreskon. Dum la nominala prezentas la kreskon kiel financan kreskon, la reala ekonomia kresko dekalkulas la inflacion.
Pluaj diferencigoj estas la intensa (kresko de la personaj enspezoj) aŭ ekstensa kresko (kresko de la landa ekonomio); kvanta aŭ kvalita kresko (tiu lasta ekz. atentas pri la medio dum investoj).