La ekstera politiko difiniĝas kiel aro de la politikaj decidoj kiujn faras la registaro de ŝtato pri la landaj interesoj kaj rilate al la ceteraj agantoj de la internacia sistemo. Ĝi povas difiniĝi ankaŭ kiel la areo de registara agado planita por la ŝtataj rilatoj kun aliaj faktoroj.[1] Ĝi estas la ekstera varianto de la projekto kiun ĉiu lando difinas en preciza momento de sia historia disvolvigo. Kiel integrita parto de landa projekto, la ekstera politiko devas respondeci, unuarange, pri la deziroj de paco kaj sekureco kaj pri la necesoj de politika, ekonomia kaj socia disvolvigoj de la lando. Tio respegulas la solideco de ŝtato, integrita kiel nacio, kun stabila registaro kaj kun suvereneco metita sur la civitanoj kaj esprimita de ties reprezentantoj pere de la landa intereso.
La rilatoj kun aliaj landoj estas normale farita pere de diplomatio, tio estas la agado de ambasadoroj, diplomatoj kaj aliaj agantoj por interrilatigi du aŭ pliajn ŝtatojn. En la kadro de la enlanda politiko, tio estas respondeco de la Ministerio de Eksteraj Aferoj. Kiam la diplomatio ne funkcias, oni povas alveni al stato de milito, kiu estas la plej nedezirata stato de ekstera politiko.