El Greco | |
---|---|
![]() Portreto de maljuna viro (aŭtoportreto) Ĉ. 1595/1600, 52,7 x 46,7 cm Metropolitan Museum of Art, Novjorko | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Theotocopuli, Dominico |
Naskiĝo | 1-an de oktobro 1541 en Iraklio, ![]() |
Morto | 7-an de aprilo 1614 (72-jaraĝa) en Toledo, ![]() |
Tombo | Monaĥejo de Sankta Dominiko la Malnova ![]() |
Lingvoj | hispana • greka |
Ŝtataneco | Reĝlando de Kastilio Venecia respubliko ![]() |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Edz(in)o | – |
Amkunulo | Jerónima de Las Cuevas (en) ![]() ![]() |
Infano | Jorge Manuel Theotocópuli ( ![]() ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo arkitekto skulptisto konstrua desegnisto ![]() |
Verkoj | La Reviviĝo Vido de Toledo La entombigo de la grafo Orgaz La kavaliro de la mano surbruste Endormiĝo de la Virgulino Modena Triptych The Martyrdom of St. Maurice The Vision of Saint John Laocoön |
El Greco [grEko], esperante "La Greko" (naskiĝis en 1541 – mortis la 7-an de aprilo 1614), estis pentristo, skulptisto kaj arkitekto de la hispana fina Renesanco kiu disvolvis tre personecan stilon en siaj maturaj verkoj. Li kutime subskribis siajn pentraĵojn per la grekaj literoj de sia kompleta nomo Doménicos Theotokópoulos nome Δομήνικος Θεοτοκόπουλος, ofte aldonante la vorton Κρής (Kres, "Kreta"), tiel demonstrinte kaj rememorinte sian grekan devenon. Tamen aktuale li estas konata universale per stranga nomo El Greco, kie lia itala kromnnomo Il Greco transformiĝis al el Greco, ŝanĝante nur la italan artikolon Il al la hispana El, kombinante tiele hispanan kun itala vorto, anstataŭ Il Greco aŭ El Griego.
El Greco estis naskita en Kreto, kio estis tiam parto de la Venecia respubliko, kaj la centro de post-bizanca arto. Li trejniĝis kaj iĝis majstro ene de tiu tradicio antaŭ vojaĝado en la aĝo de 26 al Venecio, kion ankaŭ aliaj grekaj artistoj faris.[1] En 1570 li moviĝis al Romo, kie li malfermis atelieron kaj efektivigis serion de verkoj. Dum sia restado en Italio, El Greco riĉigis sian stilon per elementoj de Manierismo kaj de la Venecia Renesanco. En 1577, li moviĝis al Toledo, kie li vivis kaj verkolaboris ĝis sia morto. En Toledo, El Greco ricevis plurajn gravajn mendojn kaj produktis siajn plej konatajn pentraĵojn.
La drama kaj ekspresionisma stilo de El Greco estis renkontita kun konfuzo fare de liaj samtempuloj sed trovis aprezon en la 20-a jarcento. El Greco estas rigardita kiel antaŭulo de kaj Ekspresionismo kaj Kubismo, dum lia personeco kaj verkoj estis fonto de inspiro por poetoj kaj verkistoj kiel ekzemple Rainer Maria Rilke kaj Nikos Kazantzakis. El Greco estis karakterizita fare de modernaj akademiuloj kiel artisto kaj individuo tiom aparta ke li apartenas al neniu konvencia skolo.[2] Li estas plej konata por tordite longformaj figuroj, kun propra lumo, en nedifinitaj etosoj kaj ofte mirinda aŭ fantasmagoria pigmentaĵo foje ege kontrasta laŭ koloroj, kunigante bizancajn tradiciojn kun tiuj de okcidenta pentrarto.[3]