Elbo | ||
itale Isola d'Elba | ||
insulo | ||
Elaera vido al insulo
| ||
|
||
Oficiala nomo: Isola d'Elba | ||
Ŝtato | Italio | |
---|---|---|
Duoninsulo | Apenina duoninsulo | |
Regiono | Toskanio | |
Provinco | Provinco Livorno | |
Historia regiono | Princlando Elbo | |
Pluaj urboj | 7
| |
Plej granda urbo | Portoferraio | |
- koordinatoj | 42° 48′ 42″ N 10° 18′ 47″ O / 42.81167 °N, 10.31306 °O (mapo) | |
Longo | 29 km (18 mi) | |
Larĝo | 18 km (11 mi) | |
Areo | 224,0 km² (22 400 ha) | |
Loĝantaro | 32 162 (2014) | |
Denseco | 143,58 loĝ./km² | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Malliberejo por | Napoléon Bonaparte | |
Situo de Portoferraio enkadre de Italio
| ||
Insulo Elbo
| ||
| ||
Vikimedia Komunejo: Elba | ||
Retpaĝo: www | ||
La insulo Elbo situas en la Mediteranea Maro 20 kilometrojn okcidente de la itala marbordo kaj apartenas al la itala regiono Toskanio de Italio (Provinco Livorno).
Ĝia surfaco estas 224 km² (tria plej granda insulo de Italio), kaj la marbodo entute longas 147 kilometrojn. La plej alta punkto de la insulo nomiĝas Monte Capanne (1.019 m).
Nuntempe dum vintro sur la insulo vivas ĉirkaŭ 32.000 loĝantoj en 8 komunumoj: Portoferraio (la insula ĉefurbo), Campo nell'Elba, Capoliveri, Marciana, Marciana Marina, Porto Azzurro, Rio Marina kaj Rio nell'Elba. Dum somero la nombro de loĝantoj multobliĝas pro turistoj kaj sezonaj dungitoj en hoteloj, restoracioj kaj vendejoj.