En la esploroj pri atoma fiziko kaj kvantuma kemio, la elektrona distribuado aŭ pli simple elektrona distribuo prezentiĝas kiel la elektrondistribuo de unu atomo aŭ molekulo (aŭ de alia fizika strukturo) pere de atomaj kaj molekulaj orbitaloj[1]. Ekzemple: la elektrona distribuo de la neona atomo estas 1s2 2s2 2p6.
La elektronaj distribuadoj priskribas la elektronajn movojn ene de la orbitalo. Matematike la distribuadoj priskribatas de la "determinantoj de Slater"[2] aŭ "statofunkcioj de la distribuado"[3].
Laŭ la leĝoj pri kvantuma mekaniko, por sistemoj prezentantaj plurajn elektronon, iu energio asociiĝas al po unu elektrona distribuado, kaj en certaj kondiĉoj, la elektronoj kapablas moviĝi el unu distribuado al alia pere de emisio aŭ absorbiĝo de lumkvantumo, sub la formo de fotono.
La konado de la elektrona distribuado por malsimilaj atomoj utilas por la kompreno pri la strukturo de la perioda tabelo de la elementoj. La koncepto same taŭgas por priskribado de la kemiaj ligoj tenantaj la atomojn kunaj. Por grandvolumenaj materialoj, ĉi-sama koncepto helpas la klarigon de specialaj proprecoj pri la laseroj kaj duonkonduktiloj.