Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Eliza Orzeszkowa

Eliza Orzeszkowa
Persona informo
Eliza Orzeszkowa
Эліза Ажэшка
Naskonomo Elżbieta Pawłowska
Naskiĝo 6-an de junio 1841 (1841-06-06)
en Miĺkaŭščyna
Morto 18-an de majo 1910 (1910-05-18) (68-jaraĝa)
en Hrodno
Mortis per Kardivaskulsistema malsano Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Parish Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno poloj vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Rusia Imperio
Pollando Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Eliza Orzeszkowa
Familio
Dinastio Pawłowscy herbu Korwin vd
Patro Benedykt Pawłowski (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Franciszka Kamieńska (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Stanisław Nahorski Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo E. O. • Bąk (z Wa-Lit-No) • Li…ka • Gabriela Litwinka • Eliza Orzeszkowa vd
Okupo verkisto
tradukisto
eseisto
novelisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Eseo kaj prozo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1866–1910 vd
Verkado
Verkoj Ĉe Nemano vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eliza ORZESZKOWA [oĵeŝkova] (ankaŭ nomita ORZESZKO; naskiĝis PAWLOWSKA la 6-an de junio 1841 en Milkowszczyzna, nuntempe Miĺkaŭščyna en Belorusio; mortis la 18-an de majo 1910 en Grodno, nuntempe Hrodno) estis pola verkistino. En sia epoko ŝi estis tre konata. Ŝiajn verkojn traplektas la ideoj de la sensukcesa pola ribelo de 1863 kontraŭ Rusio, de sociaj justeco kaj egaleco, de persona libereco kaj de frateco de la homoj.

Ŝi naskiĝis en nobela familio kaj edziniĝis en aĝo de 17 jaroj kun la bienulo Piotr Orzeszko. Oni senvalidigis la geedzecon post 11 jaroj kaj ŝi ekloĝis en Grodno. Ŝi edziniĝis denove en 1894, sed la dua edzo mortis post du jaroj.

En Esperantujo ŝi estas konata kiel la aŭtorino de Marta. La romanon esperantigis Ludwik Lejzer Zamenhof, kies traduko estis ankaŭ tradukita al la japana. Tial tiu romano estis vaste legata en japanaj lernejoj kiel eduka legaĵo.

En la jaro 1905 Eliza Orzeszkowa, Henryk Sienkiewicz kaj Lev Tolstoj estis nomumitaj kiel kandidatoj por la Nobel-premio pri literaturo. La premion ricevis Sienkiewicz.


Previous Page Next Page