Emma Lazarus | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 22-an de julio 1849 en Nov-Jorko | ||||
Morto | 19-an de novembro 1887 (38-jaraĝa) en Nov-Jorko | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Kancero vd | ||||
Tombo | Beth Olam Cemetery (en) vd | ||||
Religio | judismo vd | ||||
Lingvoj | angla • rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Moses Lazarus (en) vd | ||||
Patrino | Esther Lydia Mary Lazarus (en) vd | ||||
Gefratoj | Josephine Lazarus (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto ĵurnalisto verkisto tradukisto vd | ||||
Laborkampo | Poezio, tradukado kaj ĵurnalismo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The New Colossus ❦ The Banner of the Jew vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Emma Lazarus (22-a de julio 1849 – 19a de Novembro 1887) estis usona poeto naskiĝinta en Novjorko de deveno el familio de sefardoj.
Ŝi estas plej bone konata pro "The New Colossus" (La nova koloso), soneto verkita en 1883; ties linioj aperis sur tabulo el bronzo sur la piedestalo de la Statuo de Libereco[1] lokigita en 1903.[2]
Kiel parto de la kvestado por konstrui la piedestalon de la statuo, nome aŭkcio de arto kaj manuskriptoj, Emma Lazarus estis petita donaci originan laboron. Ŝi komence malakceptis, deklarante ke ŝi ne povas verki poemon pri statuo. Tiutempe, ŝi ankaŭ estis engaĝita en helpado al rifuĝintoj en Novjorkon kiuj estis fuĝintaj el antisemitaj pogromoj en orienta Eŭropo. Tiuj rifuĝintoj estis devigitaj vivi en kondiĉoj kiujn la riĉa Lazarus neniam travivis. Ŝi vidis manieron esprimi sian empation por tiuj rifuĝintoj laŭ la statuo.[3] La rezulta soneto, nome "La Nova Koloso", inkluzive de la ikonecaj linioj "Give me your tired, your poor/ Your huddled masses yearning to breathe free" (Donu al mi viajn lacajn, viajn senhavajn/ viajn kaŭrantajn masojn sopirante spiri libere), estas unike identigita kun la Libereca Statuo kaj estas gravurita sur plako en la muzeo en ĝia bazo.[4]
Ŝi krome estis pioniro de cionismo.