Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Enigilo

Enigilo
vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
vdr

Enigiloeniga aparato estas flankaparato por enigo de datumo kaj signaloj en komputilon aŭ alian elektronikan aparaton dum ĝia funkciado. Enigaj kaj eligaj iloj konsistigas aparatan interfacon inter ĉefa komputilo kaj ties flankaj aparatoj.

Ekzistas jenaj kategorioj de enigiloj:

  • aŭdaj, vidaj kaj mekanikaj aparatoj;
  • seninterrompaj enigiloj (ekzemple muso, kies pozicio aliiĝas rapide kaj konstante, kio povas esti konsiderata kiel seninterrompa enigado);
  • aparatoj por spaca uzado, tiaj kiel dumezura muso aŭ trimezura navigilo (speciale por CAD-aplikaĵoj).

Krome, pluraj komputilaj almontraj enigiloj estas klasifikataj laŭ maniero de administrado de kursoro:

  • aparatoj por rekta enigo, kiam administrado estas farata senpere en la loko de videbleco de kursoro, ekzemple tuŝpaneloj kaj tuŝekranoj;
  • nerektaj almontriloj, ekzemple stirgloboj (angle: trackball) kaj musoj.

Previous Page Next Page