Epifito (greke : epi = sur, super; phyton = planto) aŭ sursidanta planto, estas planto kiu kreskas ne-parazite sur alia planto. Epifito kelkfoje estas nomata aera planto [1]ĉar ĝi ne radikiĝas en la grundo. Tamen la termino epifito aplikiĝas kaj al embriofitoj kaj al akvaj plantoj. Surtere plejofte arboj servas substrate por epifitoj, dum akvaj epifitoj, kiel algoj, kreskas sur aliaj akvaj plantoj. La portanta planto oni ankaŭ nomas forofito ( greke : phoron = portanto ).
Epifito estas unu el la plantaj vivoformoj laŭ Raunkiær.