Ĉi tiu artikolo temas pri epoko de japana historio. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon EDO. |
|
La epoko de Edo (japane: 江戸時代 [edo ĝidai]) estas la epoko de la japana historio inter 1603 kaj 1868. Ĝi estas unu el la 14 tradiciaj epokoj de la japana historio kaj nomita laŭ la tiama efektiva ĉefurbo, Edo (la nuna Tokio).
Ĝi estas la plej longa seninterrompa pacperiodo de iu ajn lando en la moderna mondo.