Ernest Shackleton | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de februaro 1874 en Kilkea Castle, ![]() |
Morto | 5-an de januaro 1922 (47-jaraĝa) en Grytviken |
Mortokialo | Korinfarkto ![]() |
Tombo | Grytviken Cemetery (en) ![]() ![]() |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) ![]() |
Alma mater | Dulwich College (en) ![]() Brighton Grammar School (en) ![]() ![]() |
Subskribo ![]() | |
Memorigilo ![]() | |
Familio | |
Patro | Henry Shackleton (en) ![]() ![]() |
Patrino | Henrietta Letitia Sophia Gavan (en) ![]() ![]() |
Frat(in)oj | Kathleen Shackleton (en) ![]() ![]() ![]() |
Edz(in)o | Emily Shackleton (en) ![]() ![]() |
Infanoj | Edward Shackleton, Baron Shackleton (en) ![]() ![]() ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | esploristo vojaĝisto oficiro polusa esploristo ![]() |
Ernest Henry SHACKLETON (n. la 15-an de februaro 1874 - m. la 5-an de januaro 1922) estis angla-irlanda esploristo, kiu ludis gravan rolon en la tiel nomata "heroa epoko" de la esplorado de Antarkto. Li famiĝis precipe pro gvidado de ekspedicio por transiri Antarkton en 1914 kaj pro revenigo de la tuta ŝipanaro de la ekspedicio sekure, post kiam ilia ŝipo, la Endurance, estis kaptita en glacio kaj kraŝis.
Lia unua spertaĵo pri polusaj regionoj okazis kiel tria oficiro dum la ekspedicio Discovery de Robert Falcon Scott (1901-1904), el kiu li devis reveni pro sanproblemoj. Ĉagrenita pro tiu persona malsukceso, li reiris al Antarkto en 1907, kiel estro de la ekspedicio Nimrod. En januaro 1909, li kaj tri kunuloj plenumis marŝadon suden ĝis la rekorda latitudo 88°23'S, nur 190 kilometrojn for de la suda poluso. Li pro tio estis kavalirigita de la reĝo Eduardo la 7-a.