Fastado en Islamo (konata kiel Saŭm[1] (صَوْم) arablingva prononco: [sˤawm] aŭ Sijam (صِيَام) arablingva prononco: [sˤijæːm], ofte konata ankaŭ kiel Rūzeh aŭ Rōzah (en persa: روزه) en ne-arabaj islamaj landoj), estas la praktiko de abstini sin, kutime el manĝado, trinkado, fumado, kaj seksa aktiveco. Dum la islama sankta monato Ramadano, Saŭm estas observata inter aŭroro kaj noktofalo kiam sonas la vespera azano.[2] Ramadano estas la naŭa monato de la islama luna kalendaro kaj fastado estas la kvara el la kvin pilieroj de Islamo.[3]
Fasado ne estas praktikata nur de islamanoj, sed estis praktikata dum jarcentoj ankaŭ de aliaj religioj kiel Kristanismo, Judismo, Konfuceismo, Hinduismo, Taoismo, inter aliaj.[4] Estas menciita en la Korano ke Alaho diras "Vi kiu kredas, fastado estas preskribita por vi ĉar ĝi estis preskribita por tiuj antaŭ vi, por ke vi povu disvolvigi Di-konscion." (Korano 2:183).[4] Tiel la islama fastado estas sekvo de aliaj antaŭaj.
La unua manĝo (suhur) devas esti farita antaŭ sunapero. Kaj la unua manĝo farita post la islama tago (iftar) estas farita per specialaj celebroj.