La ciklono Baciraj okazigis grandajn damaĝojn en Madagaskaro kaj 100 mortojn.
La franca prezidanto Emmanuel Macron aparte renkontas siajn rusan kaj ukrainian samrangulojn, provante antaŭenigi solvadon de diplomata konflikto pri Ukrainio inter Rusio kaj iuj okcidentaj landoj.
En Moskvo (Rusio) okazis renkontiĝo de brita ministro pri eksteraj aferoj Liz Truss kaj ŝia rusia kolego Sergej Lavrov. Oni priparolis precipe la politikan kaj militan situacion rilatan al Ukrainio. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
La Reĝa Societo de Tajlando publikigis novan gvidilon pri toponimoj, kiu interalie proponis ŝanĝi skribon de la oficiala nomo de la ĉefurbo de Tajlando por proksimigi ĝin al la origina taja nomo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Invado de Rusio en Ukrainion: oni raportis 200 mortojn kaj milon da vunditoj. Inter 50 000 kaj 100 000 ukrainoj fuĝis el la lando kaj multaj aliaj klopodas same fari.
Alvenis al la limo inter Ukrainio kaj Belorusio ukraina delegitaro por batalĉesa negocado. La ukraina prezidanto Volodimir Zelenskij petis aligon de Ukrainio al la Eŭropa Unio. Jam 500 000 ukrainiaj rifuĝintoj alvenis en la najbarajn okcidentajn landojn.