Femuro | |
---|---|
Fronta kaj meza aspektoj de vira dekstra femuro
| |
chiral organism subdivision type • klaso de anatomia unuo | |
latine | femur |
Femuro estas la parto de la homa malsupra membro, kiu etendiĝas de kokso ĝis genuo.[1] Tiu vorto devenas de Latino (femur (TA)),[2] kiel la plejmulto el la Esperanta anatomia terminaro.
Ĝia skeleto konsistas el nur unu osto, la femurosto.
Femuro, kruro kaj piedo formas kune la tuton de la malsupra membro de homo, ankaŭ nomatan gambo.[3]
Oni nomas femuraĵo viandoparton de la femuro de porkuira besto.