Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Fikcilingvo

Qapla', "sukceso" en la klingona lingvo
Circula Gallifreyan

Fikcilingvo estas arta lingvo, kiun homo konscie konstruis por doni kredeblon, alimondecon, aŭ realismon al fikcia verko.

Estas diversaj skoloj de fikcilingvo; plej notinda la naturisma skolo, kiu celas krei lingvojn kiuj kredeble povus evolui nature inter homoj, kaj la subskolo pri alternativaj historiaj lingvoj, ekzemple, latinidaj lingvoj influataj de la kelta (Brithenigo), la pola (Venediko), aŭ la islanda (Þrjótrunn). Aliaj fikcilingvo-kreantoj ne celas naturismon, sed kreas laŭ pli abstrakta stilo, aŭ inventas lingvon parolatan de ne-homaj aliplanedanoj.

Fikcilingvoj estas influataj de la kulturo, teknologio, ktp. de la fikciaj parolantoj, kaj (se la parolantoj ne estas homoj) ankaŭ de ilia biologio, aparte la strukturo de la parol-organoj. Oni foje nomas la fikcilingvojn uzatajn en profesie eldonataj aŭ dissendataj romanoj, filmoj ktp. profesiaj fikcilingvoj, sed tio eble konfliktas kun alia ebla uzo de profesia fikcilingvo, t.e. lingvo, kiun kreis profesia lingvisto. Fakte la vasta plimulto el la fikcilingvoj en profesiaj romanoj, filmoj, televidaĵoj ktp estas kreitaj ne de lingvistoj sed de lingvo-amatoroj; la Tolkien-aj lingvoj kaj la Klingona lingvo de Marc Okrand estas esceptoj. La vasta plimulto el fikcilingvoj estas ne uzataj en profesiaj fikciverkoj, sed prezentataj de siaj kreintoj en la Interreto aŭ simple konservitaj por la amuzo de siaj kreintoj, sen ia ajn eldono.

Iuj fikcilingvoj havas nur la minimumon de gramatiko kaj vortaro por prezenti ian ŝajnon en fikcia verko; aliajn plene ellaboris iliaj aŭtoroj ĝis ili taŭgas por ĉiucela uzo.

Fikciaj historihavaj lingvoj estas lingvoj, kiuj havas fikcian historion kun evoluo el fikcia prapatra lingvo. Ekzistas iuj tutaj fikciaj lingvo-familioj (kiel la elfaj lingvoj de Tolkien, aŭ la Verduriaj lingvoj de Mark Rosenfelder).

Inter la plej konataj fikcilingvoj estas:


Previous Page Next Page






Выдуманыя мовы BE Fiktivní jazyk Czech Fiktive Sprache German Fictional language English Lenguaje ficticio Spanish Linguas de fiction IA 架空言語 Japanese 가공 언어 Korean Lingua ficticia LA Fantasietaol LI

Responsive image

Responsive image