![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Ficus sycomorus
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specoj
| ||||||||||||
proksimume 800 | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Fikuso estas genro Ficus kun proksimume 800 specioj da arboj kaj arbustoj el la familio morusacoj, konata kiel figarboj, kiuj kreskas aparte en tropika klimato, iuj specioj ankaŭ en la varma modera klimata zono. La plej konata specio estas la komuna figujo: Tiu specio, kiu latine nomiĝas Ficus carica, produktas konsumatajn fruktojn, kiujn oni nomas figoj: ankaŭ la fruktoj de aliaj specoj estas principe manĝeblaj, sed tamen apenaŭ konsumiĝas. La plej multaj specioj estas ĉiamverdaj.