Filipina peso | |
---|---|
valuto • peso | |
Ŝtato: | Filipinoj |
Subdivido: | 100 centavoj / cendoj (centavos / sentimos) |
Kodo laŭ ISO 4217: | PHP |
Mallongigo: | |
Ŝanĝokurzo | 1 USD = 48,74 PHP 1 EUR = 69,91 PHP (je la 7-a de septembro 2009) |
La filipina peso (filipine piso) estas la valuto de Filipinoj. La hispana vorto peso havas la signifon "pezo". La peso estas subdividata en 100 centavojn aŭ cendojn (centavos/sentimos). La ISO-kodo estas PHP. La oficiala valuta simbolo estas ₱, litero P kun du horizontalaj strekoj.