Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Flago de Jordanio

1:2

La nacia flago de Jordanio estas bazita sur la flago de la Araba Ribelo kontraŭ la Otomana Imperio dum Unua Mondmilito. La flago estas nigra, blanka kaj verda kaj la tri strioj estas ligitaj al ruĝa triangulo. La koloroj signifas la kalifujojn de Abasidoj, Omajadoj kaj Fatimidoj. La ruĝa triangulo estas de la dinastio de Haŝemidoj.

La seppinta stelo estas la simbolo de la sep versoj de la unua surao en la Korano, kaj signifas ankaŭ la unuecon de la araboj. Kelkaj kredas ke ĝi estas reprezento de la sep montetoj sur kiuj Amano, la ĉefurbo, estis konstruita.

La koloroj de la jordana flago estas tiuj de la tutaraba flago. Ili estis unuafoje uzita en 1917 por reprezenti "tut-arabismon", kiu serĉis sendependecon de la Otomana Imperio.


Previous Page Next Page