Flago de Turkio | |
---|---|
nacia flago | |
Lando | Turkio |
Kromnomo | Ayyıldız (lunstelo), Albayrak (ruĝa flago), Ayyıldızlı Albayrak (lunstela ruĝa flago) |
Uzo | 111111 |
Proporcio | 2:3 |
Priskribo | blanka duonluno kaj kvinpinta stelo sur ruĝa fono |
Oficialigo | 1844 |
La flago de Turkio (turke Türk bayrağı) estas la oficiala nacia flago de la Respubliko Turkio kaj la antaŭe ekzistinta Otomana Imperio.
La flago ofte nomatas "Lunstelo" (turke Ayyıldız), "Ruĝa Flago" (turke Albayrak ) aŭ "Lunstela Ruĝa Flago" (turke Ayyıldızlı Albayrak).