Francis William Aston | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Francis William Aston | |||||
Naskiĝo | 1-an de septembro 1877 en Harborne | ||||
Morto | 20-an de novembro 1945 (68-jaraĝa) en Kembriĝo | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Universitato de Birmingham (1893–) Malvern College (en) Trinity College Universitato de Londono vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | – | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto kemiisto vd | ||||
Laborkampo | Kemio kaj fiziko vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Joseph John Thomson vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | mas-spektrogramo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Francis William ASTON (naskiĝis la 1-an de septembro 1877 en Harborne, Birmingham - mortis en 1945 en Kembriĝo) estis brita kemiisto kaj fizikisto. Li ricevis la Nobel-premion pri Kemio en 1922 "pro malkovrado de izotopoj de multaj ne-radioaktivaj elementoj kun la helpo de lia masospektrografo, kaj por prezentado de la regulo de enjtera nombro" [1][2].
Kun la helpo de masospektrometro, Aston faris gravajn esplorojn pri la atompezoj de la elementoj, kie montriĝis, ke la elementoj ne estis tute same unuformaj kiel estis antaŭe pensita, sed ke pluraj malsamaj izotopoj povus ekzisti.
La esploroj estis kompilitaj en la librojn Isotopes (1922) [3] kaj Mass-spectra and Isotopes (1933) [4], kiuj estas liaj plej bone konataj libroj.
Aston estis elektita Konulo de la Reĝa Societo de Londono la 12an de majo 1921. La brita Masospektrometra Societo premias la Medalon Aston en lia honoro. La lunkratero "Aston" kaj versio 1.0 de la programaro OpenChrom estis nomitaj en lia honoro.