Frenezo estas termino uzita ĝis fino de la 19a jarcento por aludi al determinita konduto kiu malakceptis la establitajn sociajn normojn.[1] Tio kio estis subkomprenita fare de la sociaj konvencioj kiel frenezo estis la devojigo for el la normaro (el vulgara latino delirare, de lira ire, kiu signifis origine en agrikulturo "devojigo el la rekta sulko"), kulpe de mensa malekvilibro, pro kio homo suferis malsanecajn delirojn, neproprajn de la normala funkciado de la racio, kiuj estis identigitaj per la realigo de strangaj kaj detruaj agoj. Ankaŭ simptomoj de kelkaj malsanoj, kiel la epilepsio aŭ aliaj mensaj disfunkcioj, estis kvalifikitaj kiel frenezo.[2]