Frida Kahlo | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Frida Kahlo | ||
Naskonomo | Magdalena Frida Carmen Kahlo | |
Naskiĝo | 6-an de julio 1907 en Coyoacán, ![]() | |
Morto | 13-an de julio 1954 (47-jaraĝa) en Coyoacán, ![]() | |
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | |
Mortis per | Bronkopneŭmonito, pulma embolio kaj flebito ![]() | |
Tombo | Coyoacán ![]() | |
Religio | ateismo vd | |
Lingvoj | hispana vd | |
Ŝtataneco | Meksiko ![]() | |
Partio | Meksika Komunisma Partio (1927–1951) ![]() | |
Subskribo ![]() | ||
Memorigilo ![]() | ||
Familio | ||
Patro | Guillermo Kahlo (mul) ![]() ![]() | |
Gefratoj | Cristina Kahlo y Calderón (en) ![]() ![]() | |
Edz(in)o | Diego Rivera (1940–1954) Diego Rivera (1929–1939) ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | pentristo ![]() | |
Laborkampo | Pentrado, taglibro kaj Mexican painting (en) ![]() ![]() | |
Aktiva en | Meksikurbo • Detrojto • San-Francisko • Nov-Jorko vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Drakofruktoj ❦ La Du Frida-oj vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Frida KAHLO, plennome Magdalena Carmen Frieda KAHLO y CALDERÓN (naskiĝis la 6-an de julio 1907, mortis la 13-an de julio 1954) estis meksika pentristino. Ŝi estis edzino de la surmura pentristo meksika Diego Rivera; ŝia vivo suferis la malfeliĉon de infana malsano kaj terura akcidento junaĝa kiu tenis ŝin kuŝanta dum longaj tempoperiodoj, kaj ŝi suferis ĝis 32 kirurgiajn operaciojn.[1] Ŝi havis malmulte konvencian vivon, estis ambaŭseksema, kaj inter ŝiaj amantoj troviĝis Lev Trockij.[1] Ŝia pentroverkaro temas pri ŝia vivosperto kaj ŝia propra sufero. Ŝi estis aŭtoro de ĉirkaŭ 200 verkoj, ĉefe memportretoj, en kiujn ŝi projekciis siajn malfacilaĵojn por supervivi. La verkaro de Kahlo estas influita de tiu de ŝia edzo, la fama pentristo Diego Rivera, kun kiu ŝi kunhavis emon al la popola meksika arto de indiĝenaj radikoj, inspiranta aliajn pentristojn meksikajn de la postrevolucia periodo.
En 1939 ŝi ekspoziciis siajn pentraĵojn en Francio laŭ invito de André Breton, kiu klopodis konvinki ŝin ke ŝiaj pentraĵoj estas «superrealismaj», kvankam Frida defendis, ke tiu tendenco ne respondis al ŝia arto, ĉar ŝi ne pentris revojn sed sian propran vivon. Unu el tiuj verkoj (Autorretrato- El Marco, kiu aktuale estas en la Centro Georges Pompidou) iĝis la unua pentraĵo de meksika artisto akirita de la Muzeo Luvro. Ĝis tiam, Frida Kahlo estis pentrinta nur private kaj ŝi mem malfacile akceptis, ke ŝia verkaro havu ĝeneralan intereson. Kvankam ŝi ĝuis admiron de elstaraj pentristoj kaj intelektuloj tiuepokaj, kiaj Pablo Picasso, Vasilij Kandinskij, André Breton aŭ Marcel Duchamp, ŝia verkaro atingis famon kaj veran internacian agnoskon post ŝia morto, ekde la 1970-aj jaroj.