Gabrielo Falopo (1523-1562) | ||
---|---|---|
medicus Italicus
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1523 en Modeno, Italio | |
Morto | 9-a de oktobro 1562 en Padovo, Italio | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | latina vd | |
Alma mater | Universitato de Pizo Universitato de Padovo Universitato de Ferrara | |
Profesio | ||
Okupo | kirurgo botanikisto biologo natursciencisto anatomo universitata instruisto kuracisto katolika sacerdoto vd | |
Laborkampo | Anatomio vd | |
Doktoreca konsilisto | Antonio Musa Brassavola • Realdo Colombo vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Anatomical Observations vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Gabriele Falloppio (1523-1562) (* Modeno, 1523 - Padovo, en la 9-a de oktobro 1562) estis itala kuracisto, botanikisto, anatomo, kirurgo kaj naturalisto.
Unue li studis kiel aŭtodidaktulo kaj pli malfrue li eniris en la Universitato de Padovo, kie li ĉeestis la lecionojn de Realdo Colombo (1516-1559)[1], kaj poste translokiĝis al la Ferrara kie Giovanni Battista Monte (1498-1551)[2] estis lia profesoro. En 1547 li fariĝis profesoro pri farmacio en la liceo de Ferrara, kaj en 1548 li akceptis la katedron pri anatomio en la Universitato de Pizo. Finfine, en 1551, li fariĝis profesoro pri anatomio, kirurgio kaj botaniko en la Universitato de Padovo, kie li restis ĝis sia morto. Liaj plej famaj lernantoj estis Girolamo Fabrici d'Acquapendente (1533-1619)[3], Marcello Capra, Antonio Minutoli (1531-1610)[4] kaj Volcher Coiter (1534-1576)[5].
Eksterordinara kuracisto, li estis aŭtoro je mirindaj anatomiaj malkovroj, kaj ĉefe kontribuis kun la ostologio, miologio[6], kaj splanknologio[7]. En siaj multenombraj anatomiaj studoj li priskribis la ekzaktan strukturon de la uteraj salpingoj, ankaŭ konataj kiel tubo de Falloppio, la okulmotoraj muskoloj kaj la timpanokordoj, la osta labirinto kaj la akvedukto de la vestiblo[8]. En 1561, li publikigis la verkon "Observationes anatomicae", kie li kolektis ĉiujn siajn malkovraĵojn, kiuj kontraŭis la teoriojn de Galeno kaj de aliaj aŭtoroj, ĉefe de Andreo Vesalio. Multaj aliaj verkoj liaj publikiĝis post lia morto.
Krom esti unu el la scienculoj pli gravaj en la historio de anatomio, li ankaŭ plenumis gravajn kontribuojn al la kompara anatomio, botaniko, fiziologio, farmakologio kaj termia medicino[9]. Kuracisto tre vizitata, li havis vastan klientaron kiuj venadis el pluraj lokoj el Italio. Grave estas mencii ke li traktis kaj kuracis la humaniston Paŭlo Manucio (1513-1574)[10]. En Pizo, kien li vizitis invitita de Kozimo la 1-a de Mediĉo[11], li ankaŭ estis akuzita pri praktikado de vivisekcio kun la mortkondamnitaj.
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Realdo
; $2