Gary Numan | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Gary Numan | ||
Naskonomo | Gary Anthony James Webb | |
Naskiĝo | 8-an de marto 1958 (66-jaraĝa) en Hammersmith | |
Lingvoj | angla vd | |
Loĝloko | Heathfield and Waldron • Northridge vd | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Alma mater | Upton Court Grammar School (en) Spelthorne College (en) Brooklands College (en) vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Gary Numan vd | |
Okupo | kantisto kantaŭtoro gitaristo vd | |
Aktiva dum | 1975– vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Gary Anthony James Webb (8a de marto 1958), pli bone konata kiel Gary Numan, estas angla kantisto, muzikisto, kantoverkisto, komponisto kaj diskoproduktisto. Li por unua fojo eniris en la muzikindustrio kiel frontulo de la bando de novonda muziko nome Tubeway Army. Post publikigi du albumojn kun la bando, li publikigis sian debutan soloalbumon nome The Pleasure Principle en 1979, atingante la britan pintoliston UK Albums Chart. Lia komerca populareco pintis en la finaj 1970-aj kaj komencaj 1980-aj jaroj per la numerunuaj unuopaĵoj "Are 'Friends' Electric?" kaj "Cars", sed pli plutenis fortan kultan sekvon.[1]
Numan estas konsiderata pioniro de elektronika muziko, kaj lia personeca sono konsistas el forta uzado de sintezilo nutrata pere de gitaraj efektaparatoj.[2][3] Li estas konata ankaŭ pro sia distinga voĉo kaj androgineca "androida" karaktero.[4] En 2017, li ricevis la premion Ivor Novello, nome Inspirpremion el la Brita Akademio de Kantoverkistoj, Komponistoj kaj Aŭtoroj.