Gazaa Sektoro | |||||
---|---|---|---|---|---|
Regiono | |||||
![]() | |||||
![]() Flago | |||||
| |||||
Lando | Palestino | ||||
- koordinatoj | 31° 27′ 0″ N, 34° 24′ 0″ O (mapo)31.4534.4Koordinatoj: 31° 27′ 0″ N, 34° 24′ 0″ O (mapo) | ||||
Plej alta punkto | Abu Auda [+] | ||||
Akvokolektejo | 365 km² (36 500 ha) [+] | ||||
Areo | 365 km² (36 500 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 2 141 643 [+] (2024) | ||||
Denseco | 5 867,52 loĝ./km² [+] [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00, UTC+03:00 [+] | ||||
![]() |
|||||
Gazaa Sektoro | |||||
![]() |
|||||
La Gazaa Sektoro aŭ Gazaa strio aŭ simple Gazao (arabe قطاع غزّة, Qitā' Ghazza, hebree רצועת עזה, Retzuat Azza) estas 363 km² terstrio ĉe la bordo de Mediteraneo (por komparo: Bremeno 326,72 km², Marsejlo 240,62 km²). Tiu ĉi teritorio ne apartenas jure al iu ajn ŝtato.
Kun loĝantaro de 2 milionoj sur proksimume 365 kvadrataj kilometroj, Gazaa Strio, se konsiderata kiel altnivela politika unuo, vicas kiel la trie plej dense loĝata en la mondo. Ĝi estas unu el la du palestinaj teritorioj, kune kun Cisjordanio. De la jaro 2007 Gazaa Sektoro estas sub la regado de la politika kaj batalema islamisma grupo Hamas, flankalflanke kun la pli malgranda sed eĉ pli radikala Palestina Islama Ĝihado (PIJ), reganta kiel subprema, fakte unupartia, diktaturo [1][2].
Ekde la transpreno de Hamas de la Gazaa Sektoro, ĝi estas sub blokado de kaj Israelo kaj Egiptio malhelpantaj al libera fluo de homoj, varoj kaj armiloj. La blokado detruis la ekonomion de Gazao, kaj kaŭzis preskaŭ 50% -procenton de malriĉeco kaj unu el la plej altaj senlaborecoprocentoj en la mondo. Vivkondiĉoj en Gazao igis homarajtoj organizaĵoj daŭri etikedi ĝin "subĉiela malliberejo" aŭ "malfermaera prizono" (angle open-air prison) [3][4].