Tiu ĉi artikolo temas pri speco de ŝtofo, nomata gazo. Ne konfuzu kun iu fazo de materio, nomata gaso Vidu ankaŭ la apartigan liston Gazao. |
Gazo[1] laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIV aŭ Reta Vortaro estas delikata travidebla speco de ŝtofo, do teksaĵo por aparta uzo, el silko aŭ lino. Ĝi tradicie uziĝas por fianĉinaj vualoj, sed ankaŭ por medicinaj uzoj, por delikate kovri kaj protekti vundojn kontraŭ malpuriĝo.