Gediminidoj | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
la "kolonoj de Gediminas",simbolo de la Gediminidoj
| ||
nobela familio | ||
Devena nomo | litove Gediminaičiai | |
Lando | Grandprinclando Litovio vd | |
Dinastiaj rilatoj | ||
Fondinto | Gediminas vd | |
Branĉo de | Jogajlidoj vd | |
Branĉoj | Jogajlidoj vd | |
Regadoj | ||
Granddukoj de Litovio | ||
Dum | 1316–1377(branĉo Jogajlidoj ĝis 1572) | |
Sekvanto | Jogajlidoj | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La Gediminidoj (litove Gediminaičiai, singulare: Gediminaitis) estis dinastio de monarkoj de la mezepoka Litovio kiu regis inter la 13-a kaj la 16-a jarcentoj. Ilia regoteritorio inkluzivis la hodiaŭan Belorusion kaj partojn de Ukrainio kaj Rusio. Branĉo de la dinastio, konata kiel la familio de Jogajlidoj, regis ankaŭ en Pollando, Hungario and Bohemio. Pluraj aliaj brancoj de la dinastio dum multaj jarcentoj estis inter la plej altaj aristokratoj de Rusio kaj Pollando.
Ilia monarka titolo estis Didysis kunigaikštis de Litovio, kio devus tradukiĝis kiel "alta reĝo" laŭ la tiuepoka percepto. La pli posta traduko estas "Grandduko"; la regantoj de Litovio ne laŭlitere nomiĝis "reĝo", ĉar la plejmulto el ili ne kristaniĝis, kaj la titolon "reĝo" en mezepoka Eŭropo donis la gvidanto de la kristana eklezio, la papo en Romo. Ilia regno estis la Granddukejo Litovio, kies loĝantoj estis ĉefe litovoj kaj rutenoj, do parte slavoj.