Geedzeco | |||||
---|---|---|---|---|---|
jura institucio (ge)edz(in)iĝinta paro evento laŭnoma parenceco institucio | |||||
intimate relationship • end of betrothal | |||||
Antaŭe | fianĉiĝo • nupto vd | ||||
Poste | separo vd | ||||
| |||||
Geedzeco estas socie agnoskata kaj ofte laŭ juro aŭ laŭ eklezio firmigita ligo inter personoj, nomataj geedzoj kiam ili estas viro kaj virino. La plej kutima formo estas la ligo inter unu viro, nomata edzo, kaj unu virino, nomata edzino. En kelkaj landoj eblas, ke iu persono edz(in)iĝu al pli ol unu persono. Nur en 28 landoj eblas samseksaj edzeco kaj edzineco; en aliaj, estas akceptita nur geedzeco. Geedzeco estas institucio, ĉe kiu interpersona rilato (kutime ama rilato) estas agnoskata de la ŝtato, de religia aŭtoritato aŭ de ambaŭ. Ĝia signifo dependas de la socia kaj kultura kadro kaj ŝanĝiĝadis dum la homa evoluo. En la plej multaj socioj edzeco komencas per iu speciala geedziĝa ceremonio aŭ festo nome nupto.
Edzeco estas socie aŭ ceremonie agnoskita unuigo aŭ laŭleĝa kontrakto inter geedzoj kiuj establas rajtojn kaj devigojn inter ili, inter ili kaj ties filoj, kaj inter ili kaj ties bofamilio,[1] same kiel por la socio ĝenerale. La difino de edzeco varias laŭ la diferencaj kulturoj, sed ĝi estas principe institucio en kiu interpersona rilataro, kutime seksa, estas agnoskita. En kelkaj kulturoj, edzeco estas rekomendata aŭ konsiderata por esti deviga antaŭ persekuti ajnan seksan aktivecon. Larĝe difinite, edzeco estas konsiderata kultura universalaĵo.
Edzeco povas esti agnoskita de ŝtato, organizaĵo, religia aŭtoritato aŭ eklezio, triba grupo, loka komunumo aŭ socia grupo de kolegoj, geamikoj ktp. Ĝi estas ofte rigardita kiel kontrakto. Civila geedzeco, kiu ne ekzistas en kelkaj landoj, estas geedzeco sen religia enhavo farita de registara institucio konforme al la familia juro de la koncerna jurisdikcio, kaj agnoskita kiel kreanto de rajtoj kaj devigoj propraj al la geedzeco. Nuptoj povas esti plenumitaj en nereligia civila ceremonio aŭ en religia etoso pere de nupta ceremonio. La ago geedziĝi kutime kreas regulajn aŭ jurajn devigojn inter la koncernaj individuoj, kaj rilate al ajna ido kion ili povus produkti. Laŭ terminoj de jura agnosko, plej suverenaj ŝtatoj kaj aliaj jurisdikcioj limigas edzecon al aliseksemaj paroj kaj nur malgranda nombro de tiuj permesas poliginion, infanan edzecon, kaj devigitan edzecon. Laŭlonge de la 20a jarcento, kreskanta nombro de landoj kaj de aliaj jurisdikcioj estis malpezigintaj la malpermesojn kaj estis permesantaj jurajn agnoskojn por ekzemple interrasa edzeco, interreligia edzeco, kaj plej ĵuse, samseksa edzeco.[2] Kelkaj kulturoj permesas la dissolvon de la edzeco pere de divorco aŭ geedzonuligon. La laŭleĝa malligigo de geedzoj nomiĝas divorco. En kelkaj areoj, la infana edzeco kaj la poligamio povas okazi spite la ŝtatan juron kontraŭ tiuj praktikoj.
Individuoj povas geedziĝi pro kelkaj tialoj, inklude juraj, sociaj, libidaj, emociaj, financaj, spiritaj, kaj religiaj celoj. La geedzigitoj povas esti influita per socie determinitaj reguloj pri incesto, preskribaj geedzigaj reguloj, gepatra elekto kaj individua deziro. En kelkaj areoj de la mondo, aranĝita edzeco, infana edzeco, poligamio, kaj foje devigita edzeco, povas esti praktikata kiel kultura tradicio. Male, tiaj praktikoj povas esti malpermesitaj kaj punitaj en partoj de la mondo kun komplikoj por la rajtoj de virinoj kaj eĉ pro internacia juro.[3] En disvolviĝintaj partoj de la mondo, estis ĝenerala tendenco al certigo pri samrajteco ene de la geedzoj por virinoj kaj laŭleĝe agnoskado de edzeco de paroj interreligiaj aŭ interrasaj, kaj samseksaj. Tiuj tendencoj koincidas kun la pli larĝa movado por homaj rajtoj.